de Pierette Dupoyet laŭ L. Anréieu prezentita de Solen' Figeac, Francio. |
Pledo por prudenta frenezeco ? --- akuzparolado kontraŭ arbitra enfermado ?
... eminenta persono de la medicina medio kulpas murdon.
Oni internigas ŝin .
Post ok jaroj da enfermiteco en psikiatria hospitalo, ŝi decidas klarigi sian krimon.
Ŝi verkas sian propran pledon.
Komence de la jarcento tiu "depozicio" iĝis la fonto de novelo.
Solen' Aktorino, rakontistino,
verkistino kaj reĝisorino, ŝi prilaboras voĉajn teknikojn |
|
|
Kavalira kaj fantasta fabelo enscenigita kun kostumoj, bildoj, muziko kaj strangaj maskoj, ... Tiu rakonto estas same elstara ero de nia "franca mitologio" kiel "Gargantua". Nur eble oni malpli bone konas ĝin. La verko de Solen' celas laŭeble retrovi tra multnombraj versioj de la legendo, la version la plej primitivan. Pere de la poezia teksto kaj vivanta muziko, ŝi provis revivigi la tekston, tia kia ĝi povus esti interpretata en la mezepoko far la "bildmontristoj" kaj la trobadoroj, posteuloj de la bardoj. |
|
...Spektaklo kie miro kaj fantasto enmiksiĝas kapte sorĉe kaj magimaniere. ...Kontrabaso, perkutiloj kaj barokaj sonoj de la sinteziloj de Sylvain Colin, mirinde kongruas kun la specifa atmosfero de la fabelo.
...La rakontistino estas elstara ... ŝia surscenigo estas simpla kaj lerta ... la strangaj maskoj kaj tiu granda libro, kies paĝojn oni turnas kiel farus la tempo ... Se vi havos la okazon spekti "Meluzina-n" ne hezitu travivi naŭdekminutan mirindaĵon ... |
|